Jen kelkaj informoj pri nia feriejo.

Nia feriejo situas 1 km post la vilaĝo CierzpiÍty (ZollernhŲhe), rekte ĉe lago Mokre (Mucker See) kaj ĉe kanuitinero de rivero Krutynia (Kruttin). La lagobordo de la feriejo estas tre varia kaj bone ekipita, kun du albordiĝaj flospontoj kaj limigita banejo, gardita de savnaĝisto. La areo de la feriejo ampleksas 6 hektarojn de la Mazura Naturrezervejo. En kaj apud la pinarbaro troviĝas 48 lignokabanoj (24 m² kun 4 litoj). Ĉi tie, en natura kaj kvieta loko, oni povas bonege ripozi, malproksime de civiliza tumulto kaj bruego. La eblecoj de turistaj kaj sportaj aktivecoj estas variaj: veli, kanui, fiŝkapti, pagaji, naĝi, subakvumi, migri, bicikli, serĉi fungojn kaj berojn, rosti, ĝui naturon aŭ simple pigri. Ĉe, sur aŭ en la kristalklara lago oni povas multon entrepreni kaj travivi. La feriejo situas tre kviete, ĝin ĉirkaŭas barilo.


Propra kantino ofertas al la gastoj lokajn pladojn. Sur la teraso antaŭ la kantino eblas komforte sidi, mendi malvarman trinkaĵon kaj ĝui la belecon de la regiono. De ĉi tiu loko oni povas ne nur admiri la naturon, sed ankaŭ observi ludantajn infanojn aŭ sportantajn turistojn. Kiu emas, tiu kunsportas aŭ elektas alian eblecon amuzi sin. Per sia propra aŭ luita biciklo eblas travagi la regionon. La feriejo kaj tendejo atendas gastojn, kiuj preferas tiuspecan feriadon. Vespere multaj feriantoj renkontiĝas por komune kanti, ridi, danci kaj babili.

17.11.2017 // stanicawodna.mazury.pl/eo/